La kuba prezidento plenumas sian voĉdonrajton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-27 16:29:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  nov 27  (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, ĉi-dimanĉe ekzercis sian voĉdonrajton en la elektoj de delegitoj al la Municipaj Asembleoj de Popolpovo. 

En deklaroj al la gazetaro, la prezidento emfazis la disvolviĝon de ĉi tiu demokratia procezo malgraŭ la batalo de ekonomia sufokado kaj la kalumnio kampanjo, kiun provas enplanti en la insularon.

Li aldonis, ke la ekzercado de voĉdonrajto estas civitana respondeco, ĉar en ĉiu loko elektiĝas reprezentantoj de la ĉefa registara organo, Ŝtata strukturo perfektigita en la lastaj jaroj. Li anoncis, ke venontmonate la lando disvolvos aliajn gravajn procezojn kiel plena kunsido de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj la X-a ordinara sesio de la Nacia Asembleo de Popola Povo, en kiuj novaj leĝoj estos submetitaj al ekzamenado.

La prezidanto aludis ankaŭ al la rezultoj de sia internacia turneo tra Alĝerio, Rusio, Turkio kaj Ĉinio, kiu finis per pozitivaj interkonsentoj en la ekonomia kaj politika ordo kaj la manifestacio, ke Kubo ne estas sola.

 

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up