Pli ol kvin milionoj da kubanoj voĉdonis en elektoj ĉi-dimanĉe

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-28 07:25:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Denys Buedo, membro de la elekta nacia komisiono

Havano,  nov 28 (RHK) Ĉi-dimanĉe, baldaŭ antaŭ la fermo de la balotejoj, 63,85 % de la tuta nombro de la balotantoj registritaj por la municipaj balotoj ekzercis sian voĉdonrajton en Kubo.

La informo, proponita al la gazetaro de la membro de la Nacia Elektqa Komisiono (CEN), Denys Buedo, signifas, ke 5 milionoj 332 mil 591 civitanoj iris al la balotado por elekti la delegitojn al la urbaj asembleoj de Popola Povo, la ĉefa regordano de la kuba ŝtato.

La balotkalkulo komenciĝis je la 7:00 p.m. laŭ loka tempo dimanĉe post kiam la CEN decidis plilongigi balothorojn por unu plia horo laŭ peto de pluraj balotejoj en la lando.

Por esti elektita, kandidato devas ricevi 50% plus unu el la totalaj voĉoj kaj ekzercos sian mandaton, neprofesie, dum kvin jaroj, konforme al la ŝanĝoj enkondukitaj de la Konstitucio de 2019.

Se necesas dua rondo, ĝi okazos la 4-an de decembro, kaj la 17-an de tiu monato estos oficiale konstituitaj ĉi tiuj lokaj instancoj de Popola Povo.

La aŭtoritatoj raportis en la voĉdonaj raportoj dum la tago, ke la tago pasis kun disciplino kaj ordo, sen gravaj okazaĵoj.

Temas pri la unuaj elektoj post la restrukturado de la kuba voĉdona sistemo kaj la aprobo de nova elekta leĝo laŭ la Konstitucio aprobita en 2019.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up