Prezidento de Kubo vizitis modernan medicinan centron en Sankta Vincento kaj Grenadinoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-05 09:57:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 5 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidanto de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, vizitis ĉi-dimanĉe modernan Medicinan kaj Diagnozan Centron en Sankta Vincento kaj Grenadinoj, kadre de lia restado en tiu antila nacio.

En sia Tviter-konto, la Prezidanteco de Kubo konstatas, ke la institucio estas rezulto de ideo de la historia gvidanto de la Revolucio, Fidel Castro Ruz (1926-2016), konkretigita en julio 2018.

 "Pro la kvalito de la ekipaĵo kaj ĝiaj profesiuloj, ĝi estas kolono de la Sana Sistemo de Sankta Vincento kaj Grenadinoj", aldonas la fonto, pripensante la viziton al la centro, en Georgetown, urbo situanta sur la insulo Sankta Vincento.

La antaŭan tagon, Díaz-Canel  kunvenis kun membroj de la kuba ŝtata misio en la kariba lando, la medicina brigado kaj tie loĝantaj kubanoj.

Gratulinte la medicinan brigadon pro la okazigo de Latin-Amerika Tago de Medicino la 3-an de decembro, la Ŝtatestro interesiĝis pri la sinteno de kuba Sano-personaro dum la eksplodo de la vulkano La Soufrière, la 9-an de aprilo de la pasinta jaro.

La eminentulo eksciis, ke danke al preventaj kaj biosekurecaj reguloj, oni povas konservi la vivojn kaj laborojn de ĉi tiuj specialistoj, kiuj tuj aliĝis al la krizservoj kaj, inter aliaj sintenoj de homaro kaj altruismo, bonvenigis kaj prizorgis tuŝitajn infanojn, precipe tiujn, kiuj estis senfamilia protekto.


Fonto: retejo Prezidanteco/ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up