Díaz-Canel partoprenas hodiaŭ en la VIII-a Pintkunveno Caricom-Kuba

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-06 08:52:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bridgetown, dec 6 (RHK) Kuba prezidento Miguel Díaz-Canel partoprenas en la VIII Pintkunveno Caricom-Kuba, kiu okazos hodiaŭ en Barbado, kadre de la 20-a datreveno de Caricom-Kuba Tago, kiu estas celebrata ĉiun 8-an de decembro ekde 2002, kiam unu el tiuj kunvenoj okazis  en Havano por la unua fojo.

La 8-an de decembro estas la 50-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Barbado, Gujano, Jamajko kaj Trinidado kaj Tobago, la kvar sendependaj tiamaj CARICOM-landoj, kaj Kubo.

Tiu historia kaj kuraĝa ago de la 8-a de decembro 1972 evoluis tra la jaroj al forta frata rilato inter la membroŝtatoj de la Kariba Komunumo kaj Kubo.

En la kunteksto de la Pintkunveno kun Caricom, la ŝtatestro okazigos duflankajn renkontiĝojn kun aliaj karibaj gvidantoj, kiuj partoprenas la integrigan kunvenon.

Nuntempe Kubo tenas rilatojn je la plej alta nivelo kun la Ŝtatoj de la Komunumo, bazitaj sur respekto, egaleco, kunlaboro kaj solidareco.

Dum ĉi tiuj jaroj, kunlaboro kun ĉi tiu regiona mekanismo estis celita al ŝlosilaj areoj, kiel ekzemple sano, edukado, agrikulturo, kaj kontraŭbatalado de klimata ŝanĝo.

La Caricom-landoj tenas historian pozicion de malakcepto de la ekonomia, komerca kaj financa sieĝo de Usono kontraŭ Kubo, kaj ili tion esprimas  en la Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj forumoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up