Kubo plifortigos agadojn epidemiologiajn pri Kovim-19 kaj dengo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-28 09:22:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 27  (RHK) Kubo plifortigas epidemiologiajn rimedojn por antaŭzorgo kaj kontrolo de Kovim-19 kaj Dengo,  laŭ raporto okazinta  dum la kunveno de la Portempa Registara Laborgrupo, gvidata de la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Partio kaj Prezidanto de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez.

Datumoj donitaj de D-ro José Ángel Portal Miranda, Ministro pri Publika Sano, konfirmas, ke fine de la semajno 51 de la jaro, la 24-an de decembro, la transdono de Kovim-19 en la lando pliiĝis kompare kun la antaŭa monato, " kun pliiĝo de la averaĝa nombro da kazoj tage al 19,1 kontraŭ 3,7”

La plej altaj niveloj de transdono dum la monato decembro okazis en Havano (6,3 kazoj/tago), Matanzas (2,4 kazoj/tago), Guantánamo (1,8 kazoj/tago) 62,4% de la kazoj diagnozitaj en la lando dum la monato decembro (286), notis la estro de Publika Sano.

Portal Miranda emfazis, ke kvankam aktivaj kazoj de la malsano en la lando pliiĝis en la lasta semajno, la situacio estas tre favora pro tio, ke dum 18 sinsekvaj semajnoj ne okazis mortoj pro Kovim-19; kaj neniuj seriozaj aŭ kritikaj pacientoj estas raportitaj en la Intenskuracado-Unuoj.

La Ministro de Publika Sano  montris grafikaĵojn pri  la konduto de la malsano dum la lasta semajno en la regiono de la Amerikoj, kie estis raportitaj pli ol unu miliono da novaj kazoj, kompare kun la antaŭa semajno, ĉefe en Usono, Brazilo kaj Argentino.

Klariginte, krome, datumojn rilatajn al la novaj subvariaĵoj de Ómicron ekzistantaj internacie, Portal Miranda anoncis, ke kubaj fakuloj antaŭvidas iomete kreskon en januaro de konfirmitaj kazoj de Kovim-19 en la lando, kiu ne estos signifa kiel en antaŭaj periodoj, "de la altaj niveloj de imuneco, kiuj estas atingitaj de la loĝantaro."

La epidemio, kiel okazis al ni pasintjare en ĉi tiu kreskanta sezono de spiraj malsanoj, daŭros ankoraŭ kelkajn semajnojn, kaj ni tenos ĝin sub viglado. Ĝi ne estas la sola spira viruso kiu cirkulas, ekzistas aliaj spiraj virusoj, li asertis.

En ĉi tiu interŝanĝo, okazigita en la Palaco de la Revolucio, José Ángel Portal Miranda ankaŭ raportis pri la epidemiologia situacio pro Dengo- malsano, kies transdono montras iomete malsupreniĝan tendencon, konsiderante ke la incidenco de suspektataj kazoj je cent mil loĝantoj malpliiĝis rilate al la antaŭa semajno.

La konduto estis dum dek kvin sinsekvaj semajnoj malpliigi la incidencon de suspektataj kazoj, de pli ol 112, kiujn ni havis en la semajno 36 de la jaro, ni fermis la semajnon 51 kun la incidenco de 15.5. Ĝi estis daŭra malkresko danke al la agoj efektivigitaj, li taksis Portal Miranda.

Tiusence, la Ministro pri Publika Sano insistis pri la graveco subteni intensajn agojn en ĉiuj teritorioj por trakti la transdonon de Dengo.

En la renkontiĝo -estrita per videokonferenco de ĉefministro Manuel Marrero Cruz, kun la dek kvin provincoj kaj la speciala municipo de Isla de la Juventud- partoprenis ankaŭ la Vicprezidanto de la Respubliko Salvador Valdés Mesa.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up