Raúl Castro kaj Díaz-Canel ĉeestas la tradician marŝon de la Torĉoj de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-01-28 08:50:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Omara García Mederos. ACN

Havano, jan 28 (RHK) La gvidanto de la Kuba Revolucio, Raúl Castro, kaj la Prezidanto de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel partoprenis ĉi-vendredon en la tradicia Marŝo de la Torĉoj omaĝe al la Nacia Heroo José Martí, en la datreveno 170 de lia naskiĝo.

La gvidantoj akompanis la studentojn kaj homojn de la ĉefurbo en la promenado kiu okazas de la Universitato de Havano ĝis la placo Fragua Martiana, sub la slogano "Via torĉo, mia forto".

Antaŭ la pilgrimado, la prezidanto de la Universitata Studenta Federacio (FEU), Emilio Morejón, diris, ke la gejunuloj portas "la sukon de la apostolo (Martí) kaj de aliaj viroj kaj virinoj de la Revolucio, kiuj defendis ĉi tiun dignecan laboron kaj kreadon, kiun ni  defendas  ĉi tie hodiaŭ kaj kiun ni ĉiam defendos."

Nun estas nia vico, li atentigis, porti la fajron de niaj torĉoj kun la sama aŭdaco kiel tiuj, kiuj instruis nin esti Marti-subtenantoj, kontraŭimperiistoj kaj defendi la Revolucion  unualoke.

Li emfazis la sindevontigon de la kuba junularo al la historia gvidanto, Fidel Castro, Martí kaj la aktiva rolo, kiun la gejunuloj havos en la venontaj naciaj elektoj.

En la marŝo partoprenis ankaŭ la estro de la Nacia Asembleo de Popolpovo, Esteban Lazo, ĉefministro Manuel Marrero, eksterafera ministro Bruno Rodríguez kaj komandantoj Ramiro Valdés kaj José Ramón Machado.

La parado ankaŭ estas omaĝo al Fidel Castro, al la "pionira generacio" de la Revolucio kaj "voko havi Martí kiel gvidilon por la ribela agado de la junularo."


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up