Gratulojn al la urbo Camaguey pro 509-a jubileo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-02 14:30:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 2 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel gratulis la loĝantaron de la urbo  Camagüey en la centra regiono de la insulo  pro la 509-a fondodatreveno.

Per tvitera mesaĝo la prezidento esprimis:

 Gratulon al la juste fieraj loĝantoj de la bela urbo Camagüey, kiu havas sian originon en la Vilao de Puerto Príncipe, fondita en tago kiel hodiaŭ en 1514", diris la ŝtatestro en la socia reto.

Ankaŭ konata kiel la Urbo de la Tinajones, Camagüey estis fondita fare de la hispana konkerinto Diego Velázquez, nomante ĝin en tiu tempo Santa María del Puerto del Príncipe.

La teritorio  okupas la unuan lokon pro vasteco inter la provincoj de la kariba nacio kaj ĝia historia centro estis deklarita Nacia Monumento ekde 1980 kaj Kultura Heredaĵo de la Homaro fare de la  Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de UN(Unesko), en 2008.

Rekonita kiel la lulilo de la kuba literaturo, ĉar  la unua poemo Spegulo de Pacienco, de Silvestre de Balboa, estis skribita ĉi tie en 1608, Camagüey ankaŭ estas la lando de Nicolás Guillén, Nacia Poeto.

Aliaj gloraj figuroj kiel Carlos J. Finlay (1833-1915), malkovrinto de la moskivo transmisianto de flava febro, aŭ la poetino Gertrudis Gómez de Avellaneda (1814-1873), elstaras en la listo de la naskiĝintoj en tiuj ĉi regionoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up