La kuba prezidento alvokis pli rapidigi resaniĝon de la uragana bato

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-04 15:37:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  feb 4 (RHK) Kuba prezidanto Miguel Díaz-Canel urĝis pli rapidan resaniĝon en la teritorioj trafitaj de la uragano Ian, kiu batis la okcidenton de la insulo pasintseptembre.

Dum la kunveno por analizi la progreson de la reakiro kun la guberniestroj de Pinar del Río, Artemisa, Havano kaj Mayabeque, la prezidento atentigis inter la malfacilaĵoj, kiuj influas ĉi tiujn agojn, la problemojn de materiala havebleco kaj subjektivaj kaŭzoj.

Laŭ noto de la retejo de la Prezidanteco de la Respubliko, en la kunveno la guberniestro de Havano, Reinaldo García, diris, ke en ĉi tiu provinco estas solvitaj ĝis nun 912 damaĝoj de loĝejoj, kio reprezentas 89% de la tuta nombro de  difektitaj domoj.

La guberniestro de Mayabeque, Tamara Valido, atentigis, ke en la teritorio la tuŝoj de 297 domoj estis solvitaj kun speciala emfazo en la urbo Surgidero de Batabanó, kie oni verŝas ĉirkaŭ kvin mil tunojn da asfalto kaj  ripararas  la hidraŭlikan infrastrukturon.

La provinco Artemisa prioritatis loĝadon kaj infrastrukturon por la akvoprovizado en siaj agoj, ĝis tia grado, ke guberniestro Ricardo Concepción atentigis, ke la teritorio nun estas en pli bona stato ol antaŭ la ciklono. Li agnoskis ke pri la domoj damaĝitaj ankoraŭ la solvo estas je 36%.

En Pinar del Rio, la plej batita regiono, ankoraŭ estas 18 akvofontoj paralizitaj. En la agrikulturo oni restarigas instalaĵojn, aparte la tabakdomojn, sed nur je 21% oni sukcesis rekuperi la loĝejojn damaĝitajn, kvankam progresis en la restarigo de lernejoj (245), centroj pri sano (132) kaj komercaj centroj (352).

La uragano Iam, kategorio 3 batis la okcidenton de Kubo pasintseptembre provokinte enormajn perdojn materiajn, ĉefe en loĝejoj, agrikulturo, elektro kaj telekomunikoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up