Kuba prezidento salutas la medicinan brigadon kiu foriris al Turkio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-11 10:50:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Radio Reloj

Havano, feb 11 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, salutis ĉi-sabaton la medicinan brigadon de la Internacia Kontingento Henry Reeve, kiu vojaĝas al Turkio por doni helpon antaŭ la terura tertremo, kiu trafis tiun nacion.

Per sia konto en la socia reto Tvtero, la ŝtatestro atentigis, ke kun la alveno de la specialistoj, nia lando ratifas la volon kaj sentemon kontribui en vivsavado kaj helpi la reakiron de la viktimoj de la terura tertremo.

Kubaj sanaj aŭtoritatoj adiaŭis la medicinan brigadon antaŭtage, formita de 32 profesiuloj, 28 viroj kaj kvar virinoj. El ili, 20 estas fakkuracistoj kaj 11 diplomiĝintoj, inter kiuj estas flegistinoj, epidemiologoj kaj servopersonaro.

56,9%  estas inter la aĝoj de 30 kaj 45, kaj havas pli ol kvin jarojn da labora sperto en la sektoro.

Same, 69%  plenumis internaciismajn kaj urĝajn misiojn en Pakistano, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Meksiko, Gvineo Konakry kaj Liberio en la batalo kontraŭ Ebolo; kaj en Kuvajto kaj Andoro en la batalo kontraŭ Kovim-19.

La turkaj aŭtoritatoj raportis, ke pli ol 20 000 homoj perdis la vivon pro la tertremoj registritaj lundon en la sudo de la lando, proksime de la landlimo kun Sirio.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up