Alvoko en Kubo por nova tago de solidareco kontraŭ la blokado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-17 07:54:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  mar17 (RHK) La Kuba Instituto por Amikeco kun la Popoloj (ICAP) invitas ĉiujn siajn adeptojn partopreni hodiaŭ novan virtualan solidarecan tagon kontraŭ la blokado trudita de Usono.

Ili klarigas en sia retejo je la 09:00 laŭ la loka tempo ĉi-vendrede, ili dividos en la fejsbuka paĝo kaj la jutuba kanalo Siempreconcuba aŭdvidan titolon: "Post la mirindaĵo de la kreado: efikoj de la blokado sur la reprodukta sano en Kubo".

Same, je la 21:00 oni elsendos en Tvitero la spacon "Kubo kaj ĝiaj virinoj: #SolidaridadVsBloqueo", kiu havos kiel gastoj la kuban esploriston kaj eseiston, Luis Toledo kaj la specialiston pri Klinika Genetiko, Miladis Orraca.

"Ni atendas vin en la retoj por akompani nin dum la tuta tago por daŭre rompi la silenton pri ĉi tiu usona politiko, kiu malobservas la homajn rajtojn de la kuba popolo", legas la alvoko de ICAP.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up