La 30-a datreveno de Montara Televido de Kubo estas festata en Francio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-21 08:48:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Montpeliero, mar 21 (RHK) La asocio Montpellier Cuba Solidarité faras diversajn festajn aktivadojn en tiu ĉi franca urbo, por la 30-a datreveno de Televido Montara, gesto rekonita de la redaktoro kaj produktanto de la komunuma projekto Kenia Rodríguez.

Konversacioj, projekcio de materialoj el la aŭdvida platformo kreita en orienta Kubo kaj kulturaj aranĝoj markas la festojn preparitajn de la solidara organizaĵo gvidata de Jean-Michel Gramond, kiu elstarigis la laboron de Televido Montara kaj la ĉeeston ĉi tie de Rodríguez kaj la reĝisoro Rigoberto Jiménez, unu el la fondintoj.

Montpellier Cuba Solidarité okazigis kuban vesperon omaĝe al la projekto, kiu ekestis en 1993 en la municipo Buey Arriba, en la koro de Montoĉeno  Maestra, en la provinco Granma, kaj dum la semajnfino en la kinejo Utopia oni prezentis plurajn dokumentajn filmojn de la stranga produktanto.

Rodríguez dankis la inviton kaj la ŝancon kunhavigi kun la franca publiko la rezultojn de la projekto kiu disponigas aliron al la kampara anaro de la insulo, precipe la devenkomunumo, bazita sur vivrakontoj, kulturo, tradicioj kaj identeco.

Rodríguez kaj Jiménez partoprenos ĉi-semajne en Burdeos en la 40-a renkontiĝo de Latinamerika Kino, la unua kiel gasto, dum la dua jam laboras kiel ĵuriano de la evento.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up