Raúl Castro sendas kondolencan mesaĝon al la vjetnamanoj.

Eldonita de Alejandro García
2014-08-27 12:27:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Pro la forpaso de la vjetnama batalantino Vo Thi Thang, konata kiel la "rideto de la venko", la kuba prezidento sendis kondolencan mesaĝon al la gvidantoj de Vjetnamio.
En sia mesaĝo, la kuba gvidanto elvokas la rideton de Thi Thang, kiu trairis la mondon kiel simbolon de sia fido en la venko.
Tiu ĉi okazaĵo en la jaro 1968 memorigas ŝian reagon post eliri el milita kortumo de la marioneta reĝimo de Usono en Saigono, kie oni ŝin punis je 20 jaroj en karcero pro ŝia partopreno en la heroa ribelo de tiu jaro.
La mesaĝo estas adresata ankaŭ al la familianoj de la elstara batalantino, nome de la kuba registaro kaj popolo, kaj estis sendita al la ĝenerala sekretario de la komunista partio de vjetnamio, Nguyen Phu Trong, la prezidento de la respubliko, Truong Tan Sang, kaj al la ĉefministro, Nguyen Tan Dung.
Siaflanke, la prezidantino de la kuba instituto de amikeco al la popoloj, Kenia Serrano, kaj ŝia partnerino de la asocio de amikeco kun Vjetnamio, Yolanda Ferrer, sendis mesaĝon komunan al la homologaj institucioj, en kiu ili taksas la forpasintan heroinon kiel simbolon de nereduktebla volo de la vjetnama revolucia virino. 


 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up