Díaz-Canel gratulas tiujn, kiuj meritas distingon de la FAR

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-04-17 16:19:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 17 (RHK) La Prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, gratulis hodiaŭ per sia tvitera konto la verkistojn, artistojn, ĵurnalistojn kaj kulturajn kaj informajn instituciojn, kiuj ricevis la Replikon de la Mambisa Maĉeto de Generalissimo Máximo Gómez, donita de la Revoluciaj Armitaj Fortoj (FAR).

La Ŝtatestro elstarigis la militan premiceremonion, okazintan ĉi-dimanĉe en la Fortikaĵo San Carlos de la Cabaña, en kiu 5 institucioj kaj 12 kulturaj personecoj estis agnoskitaj pro sia profesia laboro, kaj ankaŭ por diskonigi kaj defendi la principojn kaj patrolandajn valorojn.

Oni ankaŭ omaĝis la Muzeon de fajrobrigradistoj Enrique Estrada de la okcidenta provinco Matanzas, la oficejo nacia por atento al soldatoj, la provincajn centrojn de Kulturdomo de la provincoj orientaj Granma kaj Guantánamo, kaj la televido de Camaguey.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up