Kubo ne eksportas benzinon asertas la petrolkompanio Cupet

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-04-24 17:14:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  apr 24 (RHK Néstor Pérez Franco, ĝenerala direktoro de Kuba Petrolo-Unio (Cupet), certigis, ke la lando ne eksportas benzinon, ĉar nacia konsumo ne estas garantiita.

En deklaroj al la kuba gazetaro, la manaĝero ripetis, ke de pluraj monatoj Kubo havas limigojn al la importado de rafineblaj naftoj kaj derivaĵoj de dizelo kaj benzino, kaj tio malebligis, ke la rafinejoj de la lando daŭrigu la prilaboradon kiel ili devus, por garantii konsumon de la ekonomio kaj la civitanaro.

Unu el la plej proksimaj provizantoj, li klarigis, malgraŭ havi sennombrajn produktadlimojn, ili garantiis la provizon de iuj produktoj, kiuj iom mildigas la ekzistantan situacion, sed ne kovras ĉiujn postulojn de la ekonomio kaj la loĝantaro.

Pérez Franco certigis, ke la gvidado de la Kuba Registaro konstante atentas la malkontenton pro la manko de fuelo kaj taksas solvojn.

"Ni ne povas permesi ke aferoj estu misprezentitaj, nek krei pli da malkontentoj ol ni jam havas pro la mankoj, kiujn ni ĉiuj suferas, kaj kiujn ni laboras por redukti kiel eble plej baldaŭ", li emfazis.

Li aldonis, ke la lando ankaŭ ne havas sufiĉe da rafinebla krudo por ebligi plene ekspluati ekzistantajn rafinkapablojn.

"Kvankam estas vere, ke ili povus garantii la konsumadon de la lando, pro la limigoj truditaj  al ni en importado kaj la altaj prezoj en la merkatoj, estas tre malfacile por la lando aliri ĉi tiun produkton", li argumentis.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up