Kuba prezidento sekvas resaniĝon de López Obrador

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-04-28 09:44:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 28 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, sciigis hodiaŭ per sia tvitera konto, ke li sekvas la resaniĝon de sia ekvivalento el Meksiko, Andrés Manuel López Obrador, kiu  pozitivas por la tria fojo por la Kovim-19.

La prezidento konigis videon de López Obrador en la socia reto, en kiu li donas detalojn pri sia sanstato kaj neas spekuladon.

Vi aspektas forta kaj kun entuziasmo daŭre batali por via nobla popolo de #Meksiko kaj Nia Ameriko. Brakumoj el Kubo”, diris la ŝtatestro en la socia reto.

Laŭ la ministro pri internaj aferoj de Meksiko, Adán Augusto López, prezidento Andrés Manuel López Obrador estos rekuperiĝinta  pro Kovim-19 antaŭ la fino de la semajno, ĉar lia sano daŭre tre bone evoluas kaj la prognozo de la kuracistoj estas lia baldaŭa reveno al normalaj agadoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up