Prezidas Raúl Castro kaj Miguel Díaz-Canel laboristan paradon en Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-05 09:43:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 5 (RHK) La gvidanto de la Revolucio, Raúl Castro, kaj la prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, prezidis  la koncentriĝon de laboristoj en ĉi tiu ĉefurbo, por memorigi la 1-an de majo.

Sur la havana moleo, miloj da reprezentantoj de la laborista klaso de la kariba nacio kunvenis por festi la Internacian Tagon de la Laboristoj, en aktivado kiu estis prokrastita pro veterkondiĉoj.

Antaŭe, la tradicia parado kiu okazas en la Placo de la Revolucio José Martí en tiu dato estis ŝanĝita al la centra avenuo ĉemara, la havana moleo, pro la malfacilaĵoj kiujn la insulo alfrontas kun la fuelprovizo.

Aliflanke, en la tuta lando, mitingoj kaj paradoj ankaŭ okazis ĉi-vendrede en la ĉefaj placoj de la teritorioj, sub la devizo Al la patrujo, manojn kaj koron.

La aktivadoj por la 1-a de majo ampleksis tagon de la fino de aprilo, en kiu estis farataj libervolaj laboroj, sciencaj laborrenkontiĝoj, konversacioj, mitingoj kaj premioj.

Pli ol mil gastoj de mondaj sindikataj movadoj kaj aliaj organizoj ĉeestis ĉi tiujn festojn kaj partoprenis en agoj en komunumoj en Havano kaj aliaj provincoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up