Kubo ĉeestas en la 76-a Monda Asembleo pri Sano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-22 09:15:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 22 (RHK) Kubo estas reprezentita en la 76-a Monda Asembleo pri Sano de la ministro de la sektoro, José Ángel Portal, evento kiu de lundo ĝis la 30-a analizos en Ĝenevo kiel plifortigi sansistemojn.

La malferman tagon sesias serion de strategiaj rondtabloj kie delegitoj, partneraj agentejoj, reprezentantoj de la civila socio kaj fakuloj de la Monda Organizo pri Sano (OMS) diskutas pri aktualaj kaj estontaj prioritatoj pri temoj de publika sano de tutmonda graveco.

Antaŭ la oficiala malfermo de la supera decida organo de la OMS, Portal Miranda intervenis en la kunveno de delegaciestroj de Ameriko, kie estis agnoskita la internacia kunlaboro de Kubo, kiu estis elektita por integri la Ĝeneralan Komitaton de la Asembleo.

En la kunteksto de la Asembleo, kies laborkunsidoj komenciĝis antaŭtage, la kuba ministro havis renkontiĝon kun sia alĝeria ekvivalento, Abdelhak Saihi, lando kie la historio de kuba medicina kunlaboro komenciĝis antaŭ 60 jaroj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up