Kuba Prezidento ĉeestis ceremonion pro la 60-a datreveno de medicina kunlaboro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-24 12:29:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 24  (RHK) Prezidento Miguel Díaz-Canel ĉeestis ĉi-merkredon  la eventon pro la 60-a datreveno de la medicina kunlaboro de Kubo en la mondo, en kiu partoprenis 605 000 sanprofesiuloj kaj laboristoj en 165 landoj. 

La dato estis celebrata ĉe la Centra Unuo por Medicina Kunlaboro fare de protagonistoj de tiu humanisma laboro kiu ses jardekojn poste estas konservita kun 57 medicinaj brigadoj formitaj de 22 632 kunlaborantoj deplojitaj sur kvin kontinentoj.

La a 23-an de majo 1963, la unua brigado de kubaj kuracistoj forveturis al Alĝerio, kvankam en 1960 malgranda teamo alvenis en Ĉilio por helpi post la tertremo kiu skuis tiun sudamerikan landon, kiu konsistigis la unuajn spertojn en la kampo de la saninternaciismo post la triumfo de la Revolucio. 

Ĉi tio estas kunlaboro, kiun ne malmultaj klopodas misfamigi per mensogoj kaj distordoj, malgraŭ la favora bilanco de ĉiu solvita sana krizo, savante pli ol ok milionojn da vivoj kaj plenumante preskaŭ 16 mil kirurgiajn intervenojn.

Tie estas la misioj en landoj en milito aŭ detruitaj de fortaj uraganoj, tertremoj kaj eksplodoj de Ebolo, ĥolero kaj la ankoraŭ latenta Covid-19, en kiuj la agado de medicinaj brigadoj kaj la Internacia Kontingento de Kuracistoj Specialigitaj pri Katastrofoj kaj Gravaj Situacioj Epidemioj Henry Reeve, disponigis siajn esencajn servojn.

Fonto:P

Komentarioj

Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up