Ĉefministro de Kubo ĉeestos kunvenon de la Eŭrazia Konsilio en Rusio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-27 08:58:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 27 (RHK) La Ĉefministro de Kubo, Manuel Marrero Cruz ĉeestos la Kunvenon de la Eŭrazia Interregistara Konsilio, kiu okazos la venontan junion en la urbo Soĉi, Rusio.

Parolante per videokonferenco ĉi-ĵaŭde en la kunveno de la Eŭrazia Supera Ekonomia Konsilio, la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, konfirmis la vizaĝ-al-vizaĝan partoprenon de altnivela delegacio en la evento, kaj en siaj flankaj agadoj.

La eminentulo esprimis sian konfidon, ke la ĉeesto de la reprezentantaro, gvidata de Marrero Cruz, estos fruktodona kaj utila por la interŝanĝo de spertoj kun ĉiuj partoprenantaj ŝtatoj, kaj novaj utilaj projektoj povas estiĝi por ĉiuj.

Li reasertis, ke por Kubo la pligrandigo de la ligoj kun la Ŝtatoj de la Eŭrazia Ekonomia Unio (UEE) (Armenio, Belorusio, Kazaĥio, Kirgizio kaj Rusio) estas prioritato.

La kariba nacio partoprenis por la unua fojo en tiu Konsilio la 5-an de februaro 2021, post kiam ĝi ricevis sian statuson kiel Observanto-Ŝtato antaŭ la UEE, en decembro 2020.


Fonto: ACN

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up