Kuba ĉefministro ĉeestas al la enposteniĝo en Turkio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-03 09:54:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Dosiero/RHK

Havano, jun 3 (RHK) La Ĉefministro de Kubo, Manuel Marrero Cruz  gvidas la delegacion, kiu ĉeestas al la inaŭgura ceremonio de Recep Tayyip Erdogan, Prezidento de la Respubliko de Turkio, ĉi-sabate.

Laŭ raportas la Prezidanteco en sia retejo, la kuba delegacio ankaŭ konsistas el Ángel Villa Hernández, ĝenerala direktoro de Duflankaj Aferoj de la Ministerio de Eksteraj Aferoj, kaj la kuba ambasadoro en Turkio, Alejandro Díaz Palaces.

La teksto deklaris, ke dum sia restado en tiu eŭrazia lando, la registarestro okazigos kunvenojn kun lokaj aŭtoritatoj kaj kun reprezentantoj de la komerca sektoro.

Erdogan estis reelektita en la dua raŭndo de la prezident-elektoj, okazigita la 28-an de majo.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up