Kuba ĉefministro partoprenos en la Eŭrazia Interregistara Konsilio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-07 09:55:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Eŭrazia Interregistara Konsilio.Foto: @GobiernoCuba

Havano, jun 7 (RHK) La kuba ĉefministro, Manuel Marrero Cruz, gvidas la delegacion, kiu unuafoje persone partoprenos en la Eŭrazia Interregistara Konsilio, kiu okazos la 8-an kaj 9-an de junio, en Soĉi, Rusio.

Kubo estas la sola lando de Latin-Ameriko, kiu havas la statuson de observanto-Ŝtato de la Eŭrazia Ekonomia Unio (UEE), kondiĉo kiu donas prestiĝon al la Insulo, diris Ana Lourdes González Vilches, specialisto de la Direkcio de Eŭropo kaj Kanado de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj el Kubo.

La statuso de observanto-Ŝtato provizas al ni pli bonajn kondiĉojn por la registrado kaj poziciigado de bioteknologiaj kaj farmaciaj produktoj, kaj ankaŭ ĉi tiujn servojn en merkatoj kun alta aĉetpovo, kiel la Rusa Federacio kaj la Respubliko de Kazaĥio, laŭ la specialisto.

Tiurilate, la registarestro ripetis la sindevontigon de Kubo plifortigi sian enmeton en ĉi tiun integrigan mekanismon kaj honori la statuson de observanta Ŝtato ricevita antaŭ iom pli ol du jaroj.

La Konsilio estas unu el la organoj de la Eŭrazia Ekonomia Unio (EAEU), internacia organizo por regiona ekonomia integriĝo konsistanta el kvar korpusoj: la Eŭrazia Supera Ekonomia Konsilio, la Eŭrazia Interregistara Konsilio, la Eŭrazia Ekonomia Komisiono kaj la Kortumo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up