Kubo kaj Kazaĥio plifortigas sian kunlaboron.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-10-24 09:52:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La prezidento de Kazaĥio, Nursultán Nazarbáyev, certigis ke sia lando pledas por pli forta kunlaboro kun Kubo rilate la kreadon de miksaj entreprenoj por produkti bioteknologiajn kaj farmaciajn produktojn.
La ŝtatestro bonvenigis la novan kuban ambasadoron en tiu lando, Carlos Valdés, kaj esprimis ke la mondo admiras la avangardan teknologion de la insulo en la medicina kaj farmacia laborkampoj; ambaŭ landoj kunlaboras nuntempe en la turisma kaj sporta branĉoj .
La kazaĥia ŝtatestro sendis salutmesaĝon al la registaro kaj popolo kubaj kaj emfazis la staton de la rilatoj inter ambaŭ landoj, ĉiam amikaj kaj daŭre kreskantaj.
Kune kun Rusio kaj Belorusio, Kazaĥio apartenas al la dogana unuiĝo kiu celas transformiĝi en la jaro 2015 en Ekonomian Komunumon Eŭroazian.
Ĝi estas la 9-a plej granda lando en la mondo kaj la ŝtato sermarbordo pli granda, se oni konsideras la fermitan maron Kaspio kiel lago.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up