Fidel Castro kaj kulturo kiel rajto de la kuba popolo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-08-03 09:23:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Fidel Castro kaj Alicia Alonso. Arkivo: RHK

Havano, aŭg 3 (RHK) Subteni la evoluon de la artoj en Kubo estis imperativo ekde la unuaj tagoj de la triumfa Revolucio.

Unu el la heredaĵoj de la historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro (1926-2016), estas aliro al kulturo kiel homa rajto super elitoj kaj ekskluzivaj vizioj.

Baleto kaj kino estas du el la emblemaj manifestiĝoj de la kuba kulturo, kiuj spertis akcelon post la triumfo de la 1-a de januaro 1959.

Oni devas scii ke la elstara balestistino Alicia Alonso tiam laboris en Novjorko, kiel stelo de la American Ballet Theatre, ĉar la tirano Fulgencio Batista fermis siajn artajn eblecojn en Kubo, ekde 1956, kiam ŝi kaj ŝia edzo, Fernando Alonso, rifuzis fariĝi propagandaj agentoj por la reĝimo.

Tial estis ege grava novaĵo kiam la 20-an de majo 1960, la tiama respektiva Prezidento de la Respubliko, Osvaldo Dorticós; la Komandanto kaj Ĉefministro, Fidel Castro, kaj la Ministro de Edukado, Armando Hart, subskribis la Leĝon 812 kiu definitive garantiis la protekton de la Ŝtato al la Nacia Baleto de Kubo, nomo adoptita de la grupo ĝis nun.

Baleto por Fidel neniam estis nur fonto de estetika plezuro, zorgema kiel li estis; raciaj sciencaj duboj leviĝis, li enketis pri la fizika preparado kaj prizorgado de la profesia artisto, simile al tiu de altnivelaj sportistoj.

Aliflanke, la unua revolucia leĝo en la kultura sfero estis subskribita de Fidel, kune kun aliaj tiamaj aŭtoritatoj, la 20-an de marto 1959; establis la fondon de la Kuba Instituto de Kinematografio kaj Industrio (Icaic), institucio kies ĉefa evento daŭre estas unu el la plej prestiĝaj en la kontinento: la Internacia Festivalo de Nova Latin-Amerika Kino.

Ĉiu el la kulturaj institucioj kreitaj aŭ apogitaj fare de la Revolucia Registaro surradiis aŭ influis aliajn artojn.

Certe oni povas diri, ke ili mem revoluciis la kulturan panoramon de Kubo, ĝis tia grado, ke la establita heredaĵo neniam povas esti forviŝita el la historio sen draste distordi ĝin kaj igi ĝin trompo.

Inaugurinte la XVIII Internacian Baletan Festivalon de Havano, en 2002, Fidel esprimis esperon, kiu ilustras lian kredon: "La konscienco, la kulturo kaj la arto konduku nian specion al pli bona destino!" Tio ĉiam estis lia kredo, kaj li subtenis ĝin per agoj.
Fonto: PL

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up