Kubo kaj Ĉinio subskribis interkonsentojn pri bioteknologia kunlaboro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-09-08 09:39:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Eduardo Martínez Díaz, prezidanto de BioCubafarma kaj Wu Hao, ĝenerala sekretario de la Nacia Reforma Disvolva Komisiono de Ĉinio. Fotoj: ACN

Havano, sep 8 (RHK) Kubo kaj Ĉinio subskribis novajn interkonsentojn en ĉi tiu ĉefurbo por plifirmigi kunlaboron en la kampo de bioteknologio, dum la fermo de la XII Renkontiĝo de la Komuna Laborgrupo pri Bioteknologio.

En la kunveno, Eduardo Martínez Díaz, prezidanto de BioCubafarma, difinis inter la strategiaj linioj por ambaŭ nacioj la plifortigon de komunaj entreprenoj kiuj funkcias en la azia lando por garantii ilian kreskon, krom pliigi vendonivelojn kaj akiri novajn rekordojn.

Li esprimis, ke alia el la celoj estas daŭrigi la sciencan interŝanĝon en la kampo de biomedicino, agrobioteknologio, veterinaraj vakcinoj, kaj ankaŭ antaŭenigi novajn komercajn modelojn por profito de ambaŭ partioj.

Dume Wu Hao, ĝenerala sekretario de la Nacia Disvolva kaj Reformada Komisiono de Ĉinio, -kiu respondecas pri la delegacio de la azia nacio kun pli ol 40 reprezentantoj de la registara kaj komerca sektoro-, certigis, ke la kunveno permesis interŝanĝi pri la rezultoj en la lastaj du jaroj, kaj proponis la eblecon establi kaj plani agojn por profundigi duflankan kunlaboron en la estonteco.

Laŭ siaj vortoj, li ankaŭ profitis la okazon por rekoni la organizon kaj la gravecon, kiun Kubo donis al la evento, kiu komenciĝis la pasintan merkredon en la hotelo Melía Cohiba.

Dum la ceremonio, ambaŭ partneroj subskribis interkonsentojn por la komuna disvolviĝo de sinteza peptido kun kontraŭkancera ago kaj la esplorado kaj klinika disvolviĝo de produktoj de la Biotech Pharmaceutical komuna entrepreno.

Krome, Kubo kaj Ĉinio subskribis konfidencajn interkonsentojn kaj terminon por la kreado de du komplementaj komunaj entreprenoj en ambaŭ landoj dediĉitaj al la disvolviĝo de ĉelaj terapioj.

La debatoj levitaj en la lastaj du tagoj de ĉinaj kaj kubaj reprezentantoj kovris temojn kiel reguligaj kadroj, eksterlandaj investoj, novigaj komercaj modeloj kaj la generacio de nova komuna intelekta proprieto.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up