Kuba medicina brigado en sia unua jaro en Italio honoras Fidel Castro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-11-27 08:39:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Romo, nov 27 (RHK) La datreveno de la alveno de medicina brigado de Kubo al Kalabrio, Italio, estis festita en evento enkadrigita de omaĝoj al la historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro, sep jarojn post lia forpaso, indikis hodiaŭ proparolanto.

D-ro Luis Enrique Pérez, estro de tiu grupo, emfazis en deklaroj al la informagentejo Prensa Latina, ke en la ceremonio la lokaj politikaj kaj san-aŭtoritatoj rekonis la laboron faritan ekde sia alveno la 28-an de decembro 2022, de la specialistoj de la insulo, "sekvantoj" indaj je la ideoj de Fidel."

Partoprenante en la evento, okazinta la antaŭan tagon, Lucia di Furia, sandirektoro de Reggio Calabria, same kiel la urbestro de Polistena, Michele Tripodi, membroj de la Sana Komitato kaj direktoroj de hospitaloj en tiu urbo, kaj tiuj de Gioia Tauro, Locri kaj Melito Porto di Salvo, kie laboras la 51 kuracistoj de tiu unua grupo.

La prezidanto de la Calabria regiono, Roberto Occhiuto, kaj la kuba ambasadoro en Italio, Mirta Granda, ankaŭ telefone rekonis la elstaran laboron de la teamo de kubaj kuracistoj en ĉi tiu unua jaro da malfacila kaj intensa laboro, kiu kaŭzis gravan plibonigon de sanindikiloj en tiu areo de la lando.

Tripodi prezentis al la estro de la brigado rekonon de la Sana Komitato, de la lokaj aŭtoritatoj kaj de la popolo de Kalabrio, al la kvindek specialistoj, kiuj jam atingis sian unuan jaron de sukcesa laboro.

La 51 kubaj kuracistoj, kiuj alvenis al Kalabrio en 2022, 38 viroj kaj 13 virinoj, kovras naŭ specialaĵojn kaj ĉiuj havas vastan profesian sperton, ĉar la plej multaj el ili disponigis siajn servojn en diversaj nacioj tra la mondo. En aŭgusto de ĉi tiu jaro aliĝis pliaj 120 profesiuloj, kadre de preskaŭ 500 planitaj.

Ĉi tiu solidara sanhelpo de sanspecialistoj el la Antila lando estas daŭrigo de tiu donita en 2020 de brigadoj de la Medicina Taĉmento Henry Reeve en la nordaj urboj Crema kaj Torino, en Italio, dum la batalo kontraŭ la Kovim-19-pandemio.

Ĉi tiu helpo estas specimeno de la humanisma principo de la Kuba Revolucio, instigita de ĝia historia gvidanto, Ĉefkomandanto Fidel Castro, emfazis Pérez, kiu signifis ke tiu rekono ricevita en Kalabrio, sep jarojn post lia fizika malapero la 25-an de novembro 2016 , estas inda omaĝo al lia memoro.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up