Kuba prezidento omaĝas ajatolon Jomeini

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-06 16:01:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Per tiu ĉi omaĝo finiĝis la vizito de la kuba prezidento al Irano. Foto: Studio Revolucio

Teherano, dec 6 (RHH) "Por la kuba delegacio, kiu vizitas la fratinon Islama Respubliko Irano, estas emocia momento viziti ĉi tiun karan lokon, kie oni omaĝas la gvidanton de la Islama Revolucio, Imamo Jomeini."

Tiel skribis la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, en la libro rezervita por altaj eminentuloj en la maŭzoleo, kiu enhavas la tombon de la ajatolo Ruhollah Moosavi Jomeini.

La restado en la tombejo Behesht Zahra, kie ricevas konstantan omaĝon la humila ŝijaisma kleriko, kiu fariĝis la spirita gvidanto de la irana popolo en la lukto, kiu finiĝis per la triumfo de la islama Revolucio, estis la lasta aktivado farita de la kuba delegacio, kiu plenumis oficialan viziton al Irano, kien ĝi alvenis ĉi-dimanĉe gvidata de la Ŝtatestro.

"La influo de lia gvidado sur la monda revolucia movado estas nekontestebla" kaj lia "heredaĵo estas alte aprezata de la kuba popolo", ankaŭ emfazis Díaz-Canel.

"Nome de la kuba popolo kaj registaro, ni plej koran omaĝon al lia ekzemplo", skribis la Prezidento, por kiu plifortigi "la rilatojn inter niaj nacioj estos la plej bona omaĝo kiun ni povas pagi al li."

Díaz-Canel estis akceptita en la ĉambroj de la Maŭzoleo fare de ajatolo Hasan Jomeini, nepo de la fondinto de la Islama Revolucio kaj la persono plej respondeca por la administrado de la maŭzoleo.

En 2001, tiam juna, Hasan ricevis tie la ĉefkomandanton  Fidel Castro, restado el kiu konserviĝas filmmaterialo kiu kaptis la sentemon kaj admiron de la kuba revoluciema gvidanto por Imamo Jomejni.


Fonto: Cubadebate

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up