Dialogo konstruema ĉirkaŭ homaj rajtoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-07 09:49:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

VI Internacia Kongreso Dialogo pri homaj rajtoj. Foto: Ismael Batista Ramírez

Havano,  dec 7 (RHK) Kubo subtenas la sindevontigon daŭre batali por atingi la plej grandan eblan socian justecon, bazitan sur la ĝuado de larĝaj garantioj kaj vera demokratia kaj popola partopreno.

Tiel diris Elio Rodríguez Perdomo, Vicministro pri Eksteraj Aferoj, en la malferma kunsido de la VI Internacia Kongresa Dialogo pri homaj rajtoj, en la Aulo de la Universitato de Havano (UH), kiun ĉeestis la membro de la Politika Buroo de la Partio kaj vicprezidanto de la Respubliko, Salvador Valdés Mesa.

La vicĉefo de la Minrex aldonis, ke la Grandaj Antiloj daŭre plifortigas sian juran kaj institucian kadron pri la temo de homaj rajtoj, kiel pruvas la okazigo de du popolaj konsultoj kaj la sama nombro da naciaj referendumoj pri leĝdonaj iniciatoj.

Li atentigis, ke la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita de Usono konsistigas amasan, flagran kaj sisteman malobservon de kubaj homaj rajtoj, kiu en la lastaj jaroj pligraviĝis kun la aplikado de pli ol 240 trudaj rimedoj kaj la fraŭda inkludo de Kubo en la falsa listo de ŝtatsponsoroj de terorismo.

Li ankaŭ denuncis, ke la Blanka Domo oportunisme manipulas la aferon de homaj rajtoj, por pravigi sian agresan politikon, kunordigante daŭrajn amaskomunikilajn kaj komunikajn kampanjojn, celantajn projekcii absolute malveran bildon pri nia lando, kun la celo subfosi la konstitucian ordon de la nacio.

La evento, kiun ĉeestis ankaŭ la rektoro de la Universitato de Havano, Miriam Nicado García; la Ministro de Justico, Oscar Manuel Silvera Martínez, kaj la prezidanto de la Nacia Unuiĝo de Juristoj, Alexis Ginarte Gato, fokusiĝas pri dialogo kaj konstruado de konceptoj pri la ideologia disputo en la maniero kiel Ŝtatoj kaj individuoj supozas la agnoskon, promocion kaj la protekton de homaj rajtoj.

La Kongreso estas dediĉita al la 75-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj; al la 30-a datreveno de la Viena Deklaracio kaj Programo de Agado, kaj al la 295-a datreveno de la fondiĝo de la Universitato de Havano, kaj kunvenas kadre de la monda tago dediĉita al tiu ĉi temo.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up