Kubo preparas la tradician ceremonion por la 65-a datreveno de la Revolucio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-27 09:55:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Armea Ceremonio por la Datreveno de la Revolucio

Havano, dec 27 (RHK) Kubo prepariĝas hodiaŭ por sia tradicia armea ceremonio por la 65-a datreveno de la triumfo de la Revolucio okazonta la 31-an de decembro, kiu inkluzivos la pafadon de 21 artileriaj salvoj.

Tial ĉi-merkredon nokte okazos similaj praktikoj ĉe la fortreso San Karlo de la Kabano, kiuj estos rimarkeblaj en malsamaj lokoj de Havano, avertis la Ministerio de Armitaj Fortoj.

Kiel kutime, la loĝantaro de la ĉefurbo povos ĉeesti la ceremonion por celebri la alvenon de nova jaro kiu markas la 65-an jariĝon  de la Revolucio, la 1-an de januaro 2024.

Por la okazo, la pordoj de la Fortreso San Karlo de la Kabano malfermiĝos je la 23:00, laŭ la loka tempo, diras la eldonaĵo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up