Debato pri artefarita intelekto en la Kuba Cifereca Projekto

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-17 10:31:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Cubaliteraria

Havano, feb 17 (RHK) Artefarita intelekto: etiko, riskoj kaj ŝancoj. Vizioj el Unesko estas la titolo de la konferenco, kiun faros ĉi-sabate D-ino Claudia Felipe, kunordiganto de la Programo pri Sociaj kaj Homaj Sciencoj de la Regiona Oficejo de tiu organizo.

En lastatempaj internaciaj libroaranĝoj oni ripetis la gravecon de ĉi tiu temo, altirante la atenton de redaktoroj, verkistoj kaj literatur-amantoj, reliefigas la retejo Cubaliteraria.

En ĉiam pli ciferecigita mondo, la intersekciĝo inter homa kreivo kaj avangarda teknologio levis fundamentajn demandojn pri la etiko, riskoj kaj ŝancoj kiujn artefarita intelekto (AI) prezentas en la produktado kaj distribuado de literaturaj verkoj.

Tiu ĉi programo okazas kadre de la 32-a internacia librofoiro de Havano sesianta en la fortreso San Karlo de la Kabano kaj en aliaj 16 kromaj sidejoj en la kuba ĉefurbo ĝis la 25-a de februaro.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up