Ni ne laciĝos batali kontraŭ la usona blokado, asertis Díaz-Canel

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-03-18 15:32:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  mar 18 (RHK)  La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, ripetis hodiaŭ per sia socia reto X,  la volon alfronti la usonan blokadon kaj antaŭenigi la ekonomian disvolviĝon de la lando, kaj reasertis la sindevontigon de la registaro al la loĝantaro.

En sia profilo, la prezidento deklaris: Ni ne laciĝos batali kontraŭ la #GenocidaBlockade aŭ klarigi al la popolo la kaŭzojn de la problemoj kaj la klopodojn de la registaro por antaŭenigi la ekonomion. #KuneNiEstas Pli Fortaj.

Díaz-Canel denuncis la tagon antaŭe malsukcesajn provojn de la "fifama trupo" de "mezbonaj politikistoj kaj teroristoj en retoj", kiuj el Suda Florido kuraĝigis tumultojn en la stratoj de Kubo per intervenismaj mesaĝoj kaj alvokoj al kaoso, kaj atentigis, ke "ili  plene fiaskis .”

La kuba ŝtatestro raportis ĉi-dimanĉe, ke pluraj homoj esprimis (en la ĉirkaŭaĵo de la distrikto Antonio Maceo, en la orienta provinco Santiago de Kubo) sian malkontenton pri la situacio de la elektra servo kaj la distribuado de manĝaĵoj.

Tion – li diris – oni profitis per la artefarita multobligo de malamaj mesaĝoj kaj subfosa enhavo disvastigita en sociaj retoj kaj kontraŭkubaj retejoj, kiuj distordis kaj manipulis la asertojn de tiuj civitanoj.

La sintento de la aŭtoritatoj de la Komunista Partio de Kubo, de la Ŝtato kaj de la Registaro estas atenti la asertojn de nia popolo, aŭskulti, dialogi, klarigi la multnombrajn klopodojn, kiuj efektiviĝas por plibonigi la situacion, ĉiam en etoso de trankvilo, li argumentis.

En liaj mesaĝoj en X,  Díaz-Canel uzis penson de la historia gvidanto de la Revolucio Fidel Castro pri la memstareco  kaj forto de la projekto de sociaj transformoj, kiujn la insulo antaŭenigas ekde 1959:

“Se oni  ie faris kart- kaj meringajn revoluciojn tie ekstere, la kuba ne estas el ludkartoj aŭ meringo, la kuba estas el ŝtalo kaj estis denaska, neniu alportis al ni, ni alportis kaj ni defendis; "Ĝi estas skribita kun oferoj, ĝi estas skribita kun sango."


Fonto: @PresidenciaCuba

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up