Ramiro Valdés kontrolvizitas ekonomiajn centrojn de la nikel-industrio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-10-03 14:11:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La Komandanto de la Revolucio, Ramiro Valdés, ankaŭ vicprezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaroj, trairis gravajn ekonomiajn centrojn de la nikela industrio en la distrikto Moa de la orienta provinco Holguín, kie li pritaksis  la investo-procezojn kaj produktivajn rezultojn.
Laŭ raporto de la gazeto Juventud Rebelde, la vizito komenciĝis en la centralo  dizela-elektra de Moa, nun je 90% de ekzekutado, kie li atentigis pri la malfruiĝo en la cisterno de 10 mil kubikaj metroj celantaj akumuli la bezonatan akvon por korekta funkciado de la moderna fabriko.
Oni informis lin pri la kaŭzo de la malfruiĝo,  kiu koncernas aliajn centrojn en la urbo Holguin, kiuj devis provizi ilin je la elementoj antaŭprilaboritaj; la gvidanto emfazis la neceson entrepreni la taŭgajn agojn por solvi la situacion kiu estiĝis pro manko de komuna laboro.
Aliflanke, li laŭdis la ekzekuto-kronogranon de la elektra substacio, unu el la nomataj laboroj kondukitaj,  kiu elstaras pro la kvalito en la finpretigo.
La gvidanton akompanis aliaj estraranoj de la partio kaj la registaro en la provinco kaj distrikto; ili vizitis plurajn centrojn ligitajn al la nikela industrio kaj emfazis la bezonon daŭre prioritati investojn por bona funkciado de la industrio, atente al la ekologiaj sekvoj, evitante verŝadon de damaĝaj substancoj al la maro.
Li ankaŭ renkontiĝis kun laboristoj de la entrepreno de nikelo Komandanto Che Guevara kie okazis malferma debato kun la laboristoj pri la stato de la investoj por generado de energio.
Dum la tago ili ankaŭ pritaksis la ĝeneralajn rezultojn de la produktado de nikelo kaj la programon  pri integrala atento al la distrikto de Moa.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up