Prezentita nova libro pri kubaj kontraŭteroristoj malliberigitaj en Usono.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-10-07 20:38:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

René González, heroo de la kuba respubliko, partoprenis la prezenton de nova libro kies titolo estas Portretro de foresto, kiu detaligas intense la realon suferitan de la kvin kubaj kontraŭteroristoj kaj ties familianoj.
Dum la kultura evento por prezenti la libron ĉeestis Abel Prieto, asesoranto de la kuba prezidento Raúl Castro.
Pri la libro René esprimis la jenon: “Mi konsideras ke la sorto de tiu ĉi libro dependas de ni, samkiel la sorto de ĉiuj libroj pri la kaŭzo de La Kvin”; li ankaŭ emfazis la bezonon pensi pri organizaj formoj ĉiam diversaj okaze de la prezento de tiu ĉi libro, speciale, pensante pri tio ke la historio de La Kvin kubanoj, la vero pri ili, atingu ĉiujn personojn ne sciantajn  pri ili, kaj precipe la usonan popolon.
Fernando González,  ankaŭ heroo de la kuba respubliko kaj vicprezidanto de la kuba instituto de amikeco al la popoloj (ICAP), rekonis la strebojn de la kubaj ĵurnalistoj kaj verkistoj de la libro: Nyliam Vázquez kaj Oliver Zamora, kaj elstarigis la fakton ke generacio de gejunuloj dediĉu du jarojn de sia profesia vivo al esplorado pri temoj ne nur ĵurnalismaj, sed ankaŭ homaj, solidaraj kaj fratecaj lige al la batalo por liberigo de La Kvin.
Fernando skribis tekston dum la malferma ceremio esprimante ke tiu ĉi libro “estas kontribuo grava al la konstanta batalo por senmaskigi tiun silento-konspiradon kaj trafi, kun la vero (…) ĉiujn meritindulojn kiuj ĝis nun estis senigitaj je la rajto koni la faktojn kaj la kuntekston de la kazo.”
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up