UN taksas eksterordinara la kontribuon de Kubo kontraŭ ebolo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-10-20 18:40:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

David Navarro, speciala sendito de la ĝenerala sekretario de UN por la temo ebolo, taksis eksterordinara la kontribuon  de Kubo en la batalo kontraŭ tiu epidemio kiu damaĝas Okcidentan Afrikon.

Temas pri solidaremo, frateco kaj subteno unuaklasa, asertis la UN- reprezentanto kiu alvenis al Kubo por partopreni la eksterordinaran pintkunsidon de ALBA-TCP kunvokita de Venezuelo por skizi la strategion kontraŭ tiu viruso.

La funkciulo dankis la sendadon de kuracistoj, flegistoj kaj personaro de tiu branĉo por asisti la afrikajn landojn damaĝitajn pro la malsano, kaj aldonis ke tradicias la helpo de Kubo al la afrikaj popoloj dum jaroj.

Li ankaŭ esprimis la deziron ke aliaj landoj estu kapablaj transdoni subtenon similan por batali kontraŭ la epidemio.

Konsiderita kiel la plej granda urĝo sanitara je tutmonda nivelo, ekde la apero de la aidoso-viruso, la ekapero de ebolo damaĝis 9 mil 191 personojn, el kiuj 4 mil 546 forpasis, laŭ la plej lasta raporto de la monda organizo pri sano (OMS).



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up