
Foto: @DiazCanelB
Havano, apr 21 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel esprimis sian profundan bedaŭron pro la forpaso de “la neforgesebla Papo Francisko.La montroj de amemo kaj kora proksimeco, kiujn li transdonis al niaj samlandanoj, estis ĉiam reciprokitaj de la kubanoj.”
Ankaŭ la kuba ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez lamentis hodiaŭ la forpason de papo Francisko, la unua pontifiko en la historio el Latin-Ameriko.
"Mi esprimas mian koran kondolencon al la internacia katolika komunumo en ĉi tiu momento de malĝojo post la forpaso de papo Francisko", diris Rodríguez en la socia reto X.
Kiel li komentis pri la platformo mem, la kariba nacio ŝate memoros "liajn vizitojn al Kubo kaj la proksimecon, kiun li ĉiam transdonis al la kuba popolo".
Vatikana deklaro deklaris, ke ĉi-lunde, "la Episkopo de Romo, Francisko, revenis al la domo de la Patro" kaj emfazis sian dumvivan dediĉon "al la servo de la Sinjoro kaj lia Eklezio".
Jorge Mario Bergoglio, konata kiel Francisko, estis elektita estro de la Romkatolika Eklezio en marto 2013, post la eksiĝo de Benedikto la 16-a.
Li suferis de spiraj problemoj kaj estis enhospitaligita dum pli ol monato, ĝis li estis eligita la 23-an de marto.
Li mortis en la aĝo de 88 jaroj, baldaŭ post sia apero sur la placo Sankta Petro ĉe Vatikano la Paskan dimanĉon.