
Havano, jun 16 (RHK) La kuba ministro pri eksterlandaj aferoj Bruno Rodríguez kondamnis la genocidon kontraŭ la palestina popolo hodiaŭ ĉe X.
"Israelo devas haltigi la genocidon kontraŭ la palestina popolo. Ni ne permesos, ke ĝi estu kaŝita per nova cionisma agreso," li skribis en la socia reto.
Li ankaŭ emfazis, ke pli ol 55 362 homoj estis mortigitaj nur en #Gazao kaj kondamnis la limigitan kaj militarigitan humanitaran helpon, la malpermesojn de religiaj festoj, kaj la atakojn kontraŭ hospitaloj kaj rifuĝejoj.