Santiago de Cuba: biofekundigaĵoj derivitaj el la sukerkano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-11-14 11:45:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
El sukerkano oni produktas biofekundigaĵojn.

Moderna fabriko de biofekundigaĵoj konstruata en la orienta provinco Santiago de Cuba, estas super 70% de la konstruetapo, kiu devas finiĝi meze de 2015.

La entrepreno de teknikaj servoj agroindustriaj respodencas pri la plenumo de tiu konstruado kies teknologio apartenas al la kuba instituto de esploroj pri sukerkanaj derivaĵoj kaj la kosto estos je 6 milionoj da pesoj.

Tiu ĉi fabriko, konstruata apud la sukerfabriko Dos Ríos, en la municipo de Palma Soriano, ellaboros produktojn derivitajn el la sukerkano por agrikultura uzo, plej parte, karakterizata de alta aldona valoro por la protektado kaj konservado de la medio.

Inter tiuj produktoj estos la produktado de biofekundigaĵoj kaj biostimuliloj bazitaj sur procezoj de fermentado elmerĝigitaj, kun ties respektivaj etapoj de rekuperigo, purigado, konservado, enpakado kaj stokado.

Héctor La O, direktoro de la baza unuo de derivaĵoj el la sukerkano en la teritorio, esprimis al la nacia informagentejo, ke ili evoluigos en la unua etapo la produkton nomatan Azospirillun, bakteria inokulaĵo, fiksilo de atmosfera nitrogeno por apliki ĝin kiel biofekundigaĵo; alia estos la produkto nomata Bioenraiz, reguliga hormono de la vegetala kresko, kaj Gluticid, foli-antifunga  por kontrolo de plagoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up