La ĝenerala asembleo de UN aprobis ĉi-marde per 188 voĉoj poraj el 193 membroj la projekton de rezolucio kiu postulas haltigi la ekonomian, financan kaj komercan sieĝon de Usono kontraŭ Kubo.
Kiel tradicie nur Usono kaj Israelo voĉdonis kontraŭ ĝi, dum Palau, Mikronezio kaj la Insuloj Marshall sin detenis.
La rezolucio alvokas al strikta plenumo de la celoj kaj principoj de la ĉarto de UN kiel la suvereneco kaj egalrajto de la ŝtatoj, la libereco de komerco kaj navigado plus la ne interveno en la internaj aferoj de aliaj ŝtatoj.
Kubo kaj aliaj landoj denuncadis la usonan sieĝon pro ties eksterteritoria karaktero kaj perfortoj kontraŭ la internacia juro aldone al la damaĝoj provokataj kontraŭ la kuba civitanaro.
Dum sia interveno, la kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, esprimis per klaraj ekzemploj kiamaniere la usona sieĝo damaĝas la kuban socion en ĉiuj agadkampoj kiel la humanitara kunlaboro, ĉefe en la fakoj de medicino kaj edukado ankaŭ solidare transdonataj de la insulo al aliaj popoloj.
La homaj damaĝoj provokataj de la ekonomia, komerca kaj financa sieĝo de Usono estas nekalkuleblaj. Ĝi provokas suferojn kaj konsistigas perforton malferman, amasan kaj konstantan de la homaj rajtoj. Ĝi submetis 76 % el la kuba loĝantaro al ties negativaj efikoj.
Interalie li klarigis ke la usona sieĝo estas la ĉefa obstaklo al la plej kompleta aliro al interreto kaj la teknologioj de informado kaj komunikado de Kubo, pro tio ke ili limigas la vastecon de la konektebleco, plikostigas ĝin kaj malebligas konekton al la subakvaj kabloj proksimaj al la insulo.
Li klarigis kiel la usona sieĝo grave limigas la kontaktojn inter ambaŭ popoloj, kaj nur permesas kelkajn ĉiam sub kondiĉoj celantaj “ŝanĝon de reĝimo” kaj interna malstabiligo.
La kuba ministro ankaŭ esprimis unu plian fojon la volon de paco kaj kunvivado respektema, kaj konfirmis la sintenon avanci al normaligo de la ambaŭlandaj rilatoj ratifante la pretecon dialogi serioze, konstrueme, en kondiĉoj egalrajtaj kaj plene respektema al la suvereneco.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Fiagrop 2023: prezento de investeblecoj en la agrikultura sektoro
- La vakcin-kandidato de Kubo kontraŭ dengo havas sekuran platformon, diras spertuloj
- Prezidento de Kubo vokas prizorgi kaj protekti akvon
- Reformo pri sano, laboro kaj pensio al la Kolombia Kongreso
- Díaz-Canel denuncis agresajn agojn kontraŭ la kuba basbalteamo