Kubo havos en 2015 preventan vakcinon kontraŭ ĥoleron.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-11-23 20:58:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La vicprezidanto de la entrepreno BioCubaFarma anoncis en Havano ke en 2015 Kubo havos preventajn vakcinojn kontraŭ ĥoleron kaj pneŭmococon, kaj alian terapeŭtan kontraŭ hepatiton B.

La doktoro Gustavo Sierra González, kiu ankaŭ estas la direktoro pri scienca politiko de tiu entrepren-grupo, indikis ke en la kazo de la medikamento kontraŭ ĥolero- ankoraŭ en klinika elprovado en Havano- oni atingis produkton tre novecan, tre sekuran kaj alte efikan, kies medicina registro sanitara konkretiĝos venontjare.

Kvankam en la insulo la atento-nivelo ebligas ke la vivo de la personoj kontaĝitaj apenaŭ estas en danĝero, ĉar ekzistas la kondiĉoj por rapida traktado, tiu ĉi malsano kapablas mortigi homojn, aldonis la doktoro.

Li emfazis ke ekde 2015 ni komencos protekti la tutan loĝantaron en la lando kaj ni prepariĝas por kreskigi la ellaboron de la vakcino kaj eksporti ĝin al aliaj landoj kaj eĉ transdoni ĝin al la Monda Organizo pri Sano.

Li elstarigis ke inter la progresoj atingitaj en 2014 menciendas la vakcino kontraŭ 7 tipoj de pneŭmococoj.

Li informis ke estis plenumita la klinika elprovo en infanoj inter 1 kaj 5 jaroj kio ebligis antaŭvidi bonan respondon, kaj pro tio tre probablas ke la etuloj je tiu aĝo ekde la venonta jaro estos vakcinataj.

Restas labori forte por atingi, en minimuma tempo, rezultojn kaj apliki ĝin en beboj, ĉar ili estas tre vundeblaj, kaj ankaŭ en la maljunuloj, kiuj estas en alta risko malsaniĝi pro pneŭmonio.

Laste, la doktoro emfazis ke tre gravas la aplikado de nazo-vakcino kontraŭ la hepatito B, kiu pli bonas ol la antivirusaj produktoj kaj la interferono por plibonigi la vivkvaliton de tiuj personoj kaj eviti la cirozon aŭ forpason.

Kvankam en Kubo tiu ĉi malsano estas problemo preskaŭ kontrolita danke al la preventa vakcino, ankoraŭ ekzistas grupo de pacientoj kun la malsano, kiuj pliboniĝos notinde kun tiu ĉi medikamento.

Okaze de la tago de la farmacia laboristo efektiviĝis ceremonio nacia por gratuli la pli ol 40 mil gelaboristojn  kaj agnoski la agadon de tiuj kiuj laboras en la sektoro dum 20 kaj 25 jaroj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up