La kuba kuracisto Félix Báez ricevas fakan atenton en Ĝenevo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-11-24 08:25:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba ĵurnalo Granma informas hodiaŭ ke la kuba kuracisto kontaĝita de ebolo en Sieraleono, Félix Báez, ricevas atenton de unua nivelo en la universitata hospitalo de Ĝenevo, Svislando.

Báez estis resendita al tiu institucio svisa laŭ propono de la Monda Organizo pri Sano (OMS)

Per mallonga telefona kontakto kun tiu ĵurnalo, la doktoro Jorge Pérez, direktoro de la kuba instituto de tropika medicino “Pedro Kourí”, asertis ekde Ĝenevo ke la kuba kuracisto “estas tre bone atentata.”

Li aldonis ke la universitata hospitalo prizorgas la informan agadon pri la evoluo de lia sano kaj oni atendas novan raporton ĉi-marde.

La universitata hospitalo  (HUG) estis fondita en 1995, sed enhavas tradicion jarcentan pri medicina eminenteco kaj esplorado scienca. Laŭ la oficiala retejo de la hospitalo, ĝi mastrumas entute ok centrojn en la kantono Ĝenevo, samkiel aliajn 40 ambulatoriajn  klinikojn.

Dum gazetara konferenco de antaŭnelonge, la direktoro de la HUG, Bertrand Levrat, precizigis ke 9 flegistinoj rekte atentas la doktoron Báez, dum 24 horoj tage kaj ankaŭ tri kuracistoj prizorgas lin konstante, entute, deko da personoj el diversaj fakoj prizorgas la pacienton.

Levrat garantiis ke la hospitalo aplikas la maksimumajn regulojn de sekureco, la tuton de protokoloj aplikeblaj en tiaspecaj kazoj kaj ke “neniu endanĝeriĝas, nek la sanitara personaro nek la loĝantaro”.

La kuracestro de la servo pri intensivaj zorgoj de la HUG, Jerome Pugin, klarigis ke la  paciento estas traktata kun du eksperimentaj medikamentoj kiuj havis favorajn rezultojn en aliaj pacientoj de ebolo. “La unua estas medikamento kun antikorpoj tre simila al la Z-Mapp, kuracmetodo kontraŭ ebolo el kanada origino. La dua estas japana medikamento  kontraŭvirusa.”

Fronte al la nuna evoluo de la epidemio de tiu viruso, en aŭgusto de tiu ĉi jaro la OMS aprobis uzon de eksperimentaj kuracadoj kontraŭ ebolo.

La sama medikamento estis uzata kun la unuaj eksterlandaj kunlaborantoj, de usona nacieco, kiu infektiĝis  kun ebolo en Liberio,  rekuperiĝinta, samkiel en hispana misiisto, kiu forpasis.

Alia varianto pripensata laŭ la evoluo de la paciento, klarigis la specialistoj, estas enkonduki la kuracadon kun sanga serumo, atingita de pacientoj kiuj sukcesis transvivi la malsanon.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up