Fernando González: solidaremo al La Kvin.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-11-30 16:55:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba kontraŭteroristo, Fernando González vizitis ĉi-semajne Nikaragvon kie li estis deklarita elstara filo de la urboj Granada, Masaya kaj León.

Fernando kune kun Gerardo Hernández, Antonio Guerrero, Ramón Labañino kaj René González estis arestita en 1998 en Usono pro ilia kontrolagado en grupoj kiuj organizis kaj financis teroristajn agojn kontraŭ la kariba insulo.

Depost plenumi komplete siajn punojn, Fernando kaj René revenis al Kubo, sed Ramón, Gerardo kaj Antonio ankoraŭ suferas maljustajn karcerpunojn kaj alfrontas longajn kondamnojn.

Dum sia restado en Nikaragvo, Fernando estis investita per la ordeno Edgard Munguía Álvarez, donata de la universitata studenta movado, kaj ricevis kopion de la testamenta letero de Rigoberto López, elstara nikaragva batalanto.

Fernando renkontiĝis en  Managvo kun la deputitoj de la sandinista partnero de la nacia asembleo de tiu lando, kiuj ratifis sian solidaremon al la kaŭzo de la kubaj kontraŭteroristoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up