Vizitis Kubon la ĉefministro de Gvineo Bisao

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-11-30 17:03:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La unua vicprezidento de la ŝtata konsilantaro de Kubo,  Miguel Díaz-Canel, renkontiĝis en Havano kun la ĉeministro de Gvineo Bisao, Domingos Simoes, kiu plenumis ocifialan laborviziton en la insulo.

Ambaŭ asertis ke la solidaraj rilatoj establitaj en 1973 bone progresis kaj esprimis la volon kunlabori en diversaj laborkampoj, nome sano, edukado kaj agrikulturo.

La ĉefmimistro vizitis diversajn interesajn lokojn kiel la centro por ŝtata kontrolo de medikamentoj, ekipaĵoj kaj medicinaj elementoj (CEDMED), espriminte sian impreson pro la evoluo atingita de la insulo en la esplorkampo kaj pro la sinofera kontribuo en aliaj landoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up