Dum oficiala laborvizito en Kubo, la hinda vicprezidento Mohammad Hamid Ansari kunsidis kun altrangaj kubaj funkciuloj kaj estis akceptita de la kuba prezidento Raúl Castro.
La altranga funkciulo ankaŭ renkontiĝis kun la insula vicprezidento Miguel Díaz-Canel kaj kun la vicministro pri eksteraj rilatoj, Rogelio Sierra.
Tiu ĉi vizito celas plifortigi la kunlaborajn rilatojn inter ambaŭ landoj en pluraj agadkampoj kaj estis subskribita interkonsento pri vizo-esceptoj kaj komprenema memorando por kunlaboro rilate al radioelsendado, interalie.
La vizitanto kunportis donacon por la nacia instituto pri sportoj de Kubo kaj malfermis oficiale la festivalon de la hinda kulturo en la kariba lando.
Kubo kaj Hindio havas solidajn rilatojn de amikeco kaj pozitivan kunlaboran nivelon en la agrikulturo, edukado, elektroniko, komputado kaj tekstila industrio.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Abdala: la dua vakcina kandidato kuba survojas al la 3-a fazo de klinikaj provoj.
- Radio Havano Kubo, via amika voĉo tra la mondo, jubileas!
- Partoprenas Kubo en la 46-a sesio de la konsilantaro de homaj rajtoj
- Supera Tribunalo de Venezuelo denuncas punregulojn de la Eŭropa Unio
- Revokendas oportunista kaj hipokrita decido Trump-Pompeo