Kuba delegitaro en Ĉinio por la unua ministeria kunsido kun la Celac.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-01-05 08:22:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ministro pri ekstera komerco kaj fremda investado, Rodrigo Malmierca, alvenis al Ĉinio kun delegitaro kiu partoprenos la unuan ministerian kunsidon de la forumo Ĉinio-Komunumo de ŝtatoj latinamerikaj kaj karibiaj (Celac).

Laŭ raportis la informagentejo Prensa Latina ekde la ĉina ĉefurbo, la kunsido sesios la 8-an kaj 9-an de januaro kun ĉeesto de la ĉina prezidento Xi Jinping, kiu faros la malferman paroladon.

La starigo de tiu forumo kunlabora kun Ĉinio konkretiĝis dum la pintkunsido de la Celac okazinta en januaro de 2014 en Havano kaj tiu ĉi renkontiĝo ministeria estis interkonsentita dum la  kunsido de la ĉina prezidento kun la gvidantoj de la kvaropo de la Celac, okazinta pasintjulie en Brazilo.

La kunsido havos la devizon Nova platformo, nova startpunkto, novaj ŝancoj; impulsante kune la strategian asociiĝon Ĉinio-Latinameriko kaj Karibio,  kaj estos antaŭita de alia kunsido je la nivelo de altrangaj funkciuloj okazonta la 7-an de januaro. 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up