Preventa plano de Kubo kontraŭ ebolo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-01-05 08:25:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Sanitaraj aŭtoritatuloj kubaj sciigis ke kun la celo eviti la eniron kaj disvastiĝon en la nacia teritorio de la viruso de la ebolo, Kubo starigis nacian programon preventan kaj agadan.

Laŭ artikolo publikigita de la ĵurnalo Granma, la dro. Francisco Durán García, nacia direktoro pri epidemiologio,  informis pri la ekfunkciigo de laborgrupo por teknike kunordigi la menciitan planon kune kun la stabo de la civila defendo helpite de la centra direkcio de la ministerio pri publika sano, kiu prisekvas kaj taksas la landan kaj internacian situacion 24-hore.

Aldone, estis organizita la medicina servo por la diversaj niveloj de la sistemo, ekde la suspekta stato ĝis la fino de la epidemiologia gvatado. Samtempe, la medicinaj institucioj prepariĝis por la atento de la kazoj iel riske eksponitaj, samkiel por atento de iu suspekta paciento pri la malsano.

La landaj kondiĉoj estis akordigitaj kun la protokoloj de la monda organizo pri sano por la gvatado kaj atento de la ebolo, klarigis la direktoro. Oni altigis la diagnozan kapaciton kaj preparis la insulajn specialistojn en laboratorioj de evoluintaj landoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up