Alvoko al partaj elektoj en Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-01-05 08:29:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ŝtata konsilantaro de Kubo, kongrue kun la preskribo en la  Konstitucio de la Respubliko kaj en la Lego 72 de la 29-a de oktobro 1992, “Elekta leĝo”, interkonsentis kunvoki la elektantojn de la lando al efektivigo de la partaj elektoj por elekti la delegitojn al la municipaj asembleoj de la popola povo.

Tiuj ĉi elektoj, en kiuj oni elektas la lokajn regorganojn por du jaroj kaj duono, okazos dimanĉe la 19-an de aprilo, kaj en dua rondo la 26-an de aprilo en tiuj distriktoj kie neniu el la kandidatoj estus atingintaj pli ol 50% de la validaj voĉoj donitaj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up