Forpasis kuba kunlaboranto en Sieraleono.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-01-19 08:18:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba ministerio pri sano informis pri la forpaso ĉi-dimanĉa de la kuba kunlaboranto Reinaldo Villafranca Antigua, kiel konsekvenco de paludismo kun cerba komplikaĵo.

La komuniko sciigas, ke Villafranca, 43-jaraĝa kaj licenciulo pri Flegado, el la regiono Los Palacios en la okcidenta provinco Pinar del Rio, estis parto de la medicina brigado de la internacia taĉmento Henry Reeve, kiu laboras kontraŭ la epidemio de ebolo en Sieraleono. Li alvenis en tiun landon la 2-an de oktobro de 2014 kaj laboris en la centro pri kuracado de Ebolo, de Kerry Town en la ĉefurbo.

Je la 17-a de januaro  li prezentis la unuajn simptomojn de diareoj kiujn li mem prikonsideris nutra problemo, sed posttagmeze li jam febris je 38 gradoj centrigradoj kio motivis ekzamenkontrolon pri malario kun pozitiva rezulto. Tuj poste oni iniciatis la kuracadon kontraŭpaludisman, sed post kelkaj horoj li prezentis staton de disociiĝo en tempo kaj spaco kun alta febro.

Fronte al tiu ĉi situacio, aldonas la komuniko,  oni lin translokigis al la hospitalo de la brita armeo, situanta en Kerry Town, kie oni enhospitaligis lin. Oni faris duan ekzamenon pri malario kiu estis ankaŭ pozitiva kaj ekzamenon  pri ebolo, kiu estis negativa. Pro tio oni aplikis kuracadon kontraŭ paludismo de lasta generacio intravejna.

En la evoluo de la situacio li  progresive pli graviĝis kun neŭrologia simptomo kaj spirproblemo, pro kio oni ligis lin al ekipo de pulma aerumado sub la prizorgo de britaj specialistoj.

Dum la frumateno kaj mateno lia klinika stato malpliboniĝis, sen reago al la kuracado ĝis forpasi, bedaŭras la komuniko diskonigita de la kuba ministerio de publika sano.

La licenciulo Reinaldo Villafranca Antigua, laboris dum pli ol 10 jaroj en la sansektoro kaj volontule li esprimis sian pretecon integriĝi al la grupo de kubaj kunlaborantoj kiuj vojaĝis al Okcidenta Afriko.

La komuniko esprimas kondolencojn al la familianoj de Reinaldo, kaj ankaŭ dankas al la aŭtoritatuloj de la ministerio de publika sano de Sieraleono , al la reprezentantoj de UN, de la Monda Organizo pri Sano kaj al la Brita Misio en tiu lando pro la atento kaj prizorgo rilate al la kuba kunlaboranto.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up