Raúl Castro akceptis la vicprezidenton elektitan de Urugvajo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-01-23 08:11:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro akceptis ĉi-ĵaŭde la elektitan vicprezidenton de Urugvajo kiu plenumas viziton en la insulo.

Dum la renkontiĝo, oni konstatis la eminentan staton de la amikaj kaj kunlaboraj rilatoj inter ambaŭ registaroj kaj popoloj. Oni same pritraktis diversajn temojn de internacia aktualeco.

Flanke de Kubo ankaŭ partoprenis la unua vicprezidento Miguel Díaz-Canel kaj la ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez Parrilla.

Aliaj kunsidoj okazis kun la prezidanto de la nacia asembleo de Kubo, Esteban Lazo; kun Antonio Carricarte, ministro pri ekstera komercado kaj kun José Ramón Balaguer, estro de la departemento  de internaciaj rilatoj de la centra komitato de la komunista partio

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up