Komenciĝas en Havano la Internacia Kongreso Pedagogio 2015.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-01-26 10:34:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Proksimume 4 mil delegitoj el 30 landoj renkontiĝas en la havana teatro Karl Marx por ĝui la inaŭguran ceremonion de la XIV-a internacia kongreso Pedagogio 2015, kiu sesios en la kongresa palaco de tiu ĉi urbo ĝis la 30-a de januaro.

La ceremonio havos la prezenton de la kuba ministro pri edukado, Ena Elsa Velázquez, kiu faros panoraman prelegon pri la stato de la edukado en Kubo kaj la plej freŝaj evoluoj.

La prezento de la kuba ministro pri la fako estos la unua el la ĉefaj aranĝoj de la evento, kiu ankaŭ inkluzivas prelegojn de ŝiaj homologoj de Venezuelo kaj Angolo, samkiel speciala partopreno de la direktoro pri politikoj kaj lernosistemoj de la organizo de UN por edukado, scienco kaj kulturo, UNESCO. 

La kongresa programo enhavas flankajn programerojn kiel la  unua renkontiĝo de internaciaj reprezentantoj de projektoj por la integrigo de la informaj kaj komunikaj teknologioj.

Kadre de la kongreso ankaŭ okazos en la Nacia Hotelo de Kubo, la 3-a kunsido de rektoroj Kubo-Angolo, kies debatoj centriĝos en la utileco de la universitata agado por integrala evoluo de la teritorioj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up