Vizitas Kubon usonaj senatanoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-02-17 08:23:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez Parrilla, renkontiĝis en Havano kun la usonaj senatanoj Claire McCaskill, de Missouri, Amy Klobuchar, de Minnesota, kaj Mark Warner, de Virginia, ĉiuj membroj de la demokrata partio.

La insula ministerio informis ke en la renkontiĝo oni pritraktis temojn de reciproka intereso, kiel la procezo por restarigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kaj la haltigo de la usona sieĝo altrudata de antaŭ 50 jaroj.

La renkontiĝon partoprenis flanke de la insulo, la ĝenerala direktorino pri Usono de la ministerio pri eksteraj rilatoj, Josefina Vidal.

La oficiala komuniko  sciigas ke la senatanino Kilobuchar estis tiu, kiu prezentis la pasintan 12-an en la Senato, projekton leĝan dupartian, proponanta  forigi la limigojn de la sieĝo, rilatajn al komerco, vojaĝoj kaj mara transporto, interalie.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up