Ekiris la elekta procezo antaŭvidita por la balotoj en aprilo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-02-27 08:10:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La prezidantino de la nacia elekta komisiono (CNE), Alina Balseiro, taksis sukcesa la ekiron de tiu ĉi etapo de la procezo, konsiderante la popolan partoprenon kaj la rigoron de la unuaj asembleoj de najbaroj, kiuj estas la unua paŝo en la partaj elektoj okazontaj en Kubo la venontan aprilon.

Dum gazetara konferenco, Balseiro memorigis ke ekde la 5-a de januaro, kiam oni kunvokis oficiale la elektojn, komenciĝis la laboro laŭ programo de taskoj inkluzivantaj la preparon de la personaro pri specifaj kaj ĝeneralaj temoj.

La prezidantino de la CNE konfirmis ke la nomumado estas ago tre grava, ĉar en tiu procezo la civitano plenumas sian demokratian rajton proponi la kandidaton kiu reprezentu lin aŭ ŝin en la registaro.

La intereso kaj seriozeco kun kiu la elektantoj vidas tiun procezon devas esti akompanata de la agado flanke de la elektaj komisionoj en la bazo kiuj devas krei la kondiĉojn por realigo de tiuj asembleoj.

Ĉi-foje estis fiksitaj 46 mil 344 areoj de kandidatigo, 4 mil 619 malpli ol en la jaro 2012. Ekzistas 24 mil 701 elektejoj. La programo de la asembleoj komenciĝis la 24-an de februaro kaj daŭros ĝis la 25-a de marto.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up